Nia Ameriko
José Martí
* Affiliatelinks/Werbelinks
Links auf reinlesen.de sind sogenannte Affiliate-Links. Wenn du auf so einen Affiliate-Link klickst und über diesen Link einkaufst, bekommt reinlesen.de von dem betreffenden Online-Shop oder Anbieter eine Provision. Für dich verändert sich der Preis nicht.
Sozialwissenschaften, Recht, Wirtschaft / Wirtschaft
Beschreibung
«Nia Ameriko», zenita teksto de José Martí, publikigita unuafoje en La Revista Ilustrada de Nueva York 1891-01-01 kaj samjare, 1891-01-30 en El Partido Liberal de Meksiko, estas unu el la tri grandaj kaj kulminaj pecoj de la verko de Martí, aperigitaj dum la preparado kaj fondiĝo de la Kuba Revolucia Partio.
La du ceteraj estas Versos Sencillos, trezorujo de lia plej alta saĝo, kaj la parolado eldirita 1891-11-26 en la kuba liceo de Tampa («Kun ĉiuj kaj por ĉiesa bono»), kiu entenas la etikajn kaj politikajn principojn de la estonta respubliko.
Post tiu «angoriga vintro» de la Unua Internacia Amerika Konferenco, okazinta en Vaŝingtono, kie Hispanameriko devis alfronti la fiajn manovrojn de la «timinda aglo», Martí sukcesis distanciĝi (kaj eventuale tio ankaŭ rilatis al la poetika apogeo) por vidi kaj difini tute precize, kiel en vivanta mapo, la fundamentajn problemojn de nia Ameriko; problemoj, kies historiajn radikojn li estis majstre ekzameninta en la parolado «Patrino Ameriko»; problemoj, kiuj esence konserviĝas ĝis nun, drame intensigitaj, en la kadro de la tiel nomata Tria Mondo, fare de la kreskanta avareco, fanfaronado kaj agresemo de la usona imperiismo.
Eble la metafora lingvaĵo, kiu speciale koncentrigas la historian kaj socian realon sur tiu ĉi paĝoj, troimpresos la pupilojn de kiuj ne kutimas al la tipe Martí-a kunfandado de politika analizo kaj poezia esprimo. Tial, ni trovis utila, antaŭ kelkaj jaroj, resumi la konceptajn gvidliniojn de «Nia Ameriko», kompreneble ne por simpligi ĝian legadon, sed por fari ĝin pli senembaraza kaj fruktodona. Tiu estis la celo de la tiam publikigita «Skemo», aperinta en Aperigita hispane en Temas Martianos. Segunda serie, Havano, 1982. Tamen, cele al ĝisfunda komprenebleco, estos eĉ pli utilaj la notoj, kiuj akompanas la nunan eldonon, okaze de la centjariĝo de tiu ĉi dokumento frape aktuala: analizo, diagnozo, alarmsonorado kiun la tempo faris nun tumultsonorado, formulado de la ununuraj principoj por savi la sendependecon, integrecon kaj justan kaj kreivan alvokiĝon de «la nova Ameriko».
Cintio Vitier
Kundenbewertungen
Kubo, kuba revolucio, Usono